La perdita kimra lando

originale eldonita en La Brita Esperantisto
numero 983, paĝoj 46-7, 2017
originally published in La Brita Esperantisto
number 983, pages 46-7, 2017

La urbo Aberystwyth fariĝos anguleto de Esperantujo en aprilo [2018]. Damon Lord atentigas pri alia lando, jam longe perdita, tie.

Esperanto: Subakvigita arbaro ĉe Borth; English: Submerged forest at Borth
Subakvigita arbaro ĉe Borth: fonto uzata laŭ CC3.0
Submerged forest at Borth: source used according to CC 3.0

Kiam vi vizitos Aberystwyth en 2018 por la Brita kaj Tutkelta Kongreso, staru sur la marbordo, kaj rigardu la bluajn ebenajn akvojn de la maro antaŭ vi. Sub la ruinoj de la kastelo, aŭ apud la strando, estas bonaj lokoj por tion fari. Ĉu vi povas vidi ion sub la akvoj? Ĉu vi vidas la mitan landon Cantre’r Gwaelod (prononcu: “Kantrer Gŭajlod”)?

La granda golfo de Cardigan (angle: Cardigan Bay; kimre: Bae Ceredigion) vastas de la duoninsulo Llŷn en la nordo de Kimrio ĝis la graflando Pembrokeshire ĉe la okcidento de Kimrio. Aberystwyth, nia estonta kongresa urbo, situas ĉe la mezo de la golfa marbordo. Laŭ mito, sub la akvoj nun kuŝas la restaĵoj de antikva lando, la lando Cantre’r Gwaelod. Kiel ĉe la mito de Atlantido, la landon detruis granda inundo.

Cantre’r Gwaelod signifas “la centlando malalta”; centlando estas tradicie lando, kiu povas subteni minimume cent familiojn. Fakte ĝis la 17-a jarcento, la mita lando estis konata per la nomo Maes Gwyddno (la lando de Gwyddno) pro ties reĝo. La reĝo de la lando estis Gwyddno, kiu naskiĝis onidire en la jaro 520. La lando estis fama pro la fekunda tero, sed dependis de grandaj digoj por protekti sin de la maro. La digoj havis kluzojn por permesi akvon elflui dum malaltaj tajdoj, kaj estis fermitaj, kiam leviĝis la tajdo.

Troviĝas kelkaj rakontoj pri la kaŭzo de la inundo de la lando, kiu okazis laŭdire dum forta ŝtormo ĉirkaŭ la jaro 600. Laŭ unu rakonto, onidire, sorĉistino Meredid permesis puton fean superflui pro kialoj nekonataj kaj tiel subakvigis la landon. Alia rakonto informas, ke unu nokton la kluzgardisto Seithenyn tro ebriiĝis, kaj forgesis fermi la kluzon, kaj pro tio, la lando falis sub la ŝtormajn akvojn de la Irlanda Maro. Tria rakonto diras, ke Seithenyn provis amindumi servistinon Meredid, kies devo estis gardi la kluzojn kaj fermi ilin. Dum tiu ŝtorma nokto pro la amaj agoj de Seithenyn, Meredid ne tion faris, kaj pro tio, la lando suferis inundon.

Dek ses vilaĝoj subakviĝis, kaj ties enloĝantoj devis forfuĝi el la bela lando al la pli monta, pli malfekunda lando de la nuna marbordo de Kimrio. Unu el la vojoj de la lando submara estas ankoraŭ videbla kelkajn mejlojn norde de Aberystwyth, ĉe Sarn Gynfelin, kie duoninsuleto eniras la maron kiel ŝtoneta vojo.

La rakonto estis senatesta dum multaj jaroj. Preskaŭ ĉiu kulturo havas siajn proprajn mitojn, legendojn aŭ kredojn pri inunditaj landoj, de la antikvagreka Atlantido ĝis la biblia rakonto pri la arkeo de Noa, sed aparte la sudaj keltaj landoj tian havas: la landon Lyonesse en Kornvala mitologio, kaj en Bretonio la perditan urbon Kêr-Is. Tiuj ofte restas kiel mito (fantazia rakonto sen fakta bazo). La rakonto de Cantre’r Gwaelod povas tamen esti legendo (kiu baziĝas sur ia fakto) anstataŭ mito, ĉar dum la lastaj kelkaj jardekoj, oni fakte trovis dum malalta tajdo stumpojn sur la sabla plaĝo ĉe Borth, vilaĝo apud la buŝo de la rivero Dyfi. La aĝo de tiuj stumpoj tamen montras, ke la leviĝo de la maraj akvoj okazis antaŭ 3500 jaroj. Ni supozu, ke la rakonto de Cantre’r Gwaelod ne plu estas mito, sed devenas de popola memoro de iama tempo, kiam la akvoj estis ĝenerale pli malaltaj. Per la malkovro de la stumpoj antikvaj, tia atesto povas nun legendigi la miton de Cantre’r Gwaelod.

Do kiam vi estos en Aberystwyth, staru apud la maro, kaj aŭskultu. Ĉu aŭskulteblas la sonoriloj de la laŭlegendaj submaraj preĝejoj? Oni laŭrakonte povas aŭdi ilin dum tempoj de danĝero; do esperu, ke vi neniam aŭdos ilin – nur profitu de la loka belo.